Mazu

Mazu
akva dio • Taoisma dio • diinohomo
Informoj
Sekso ina
Nacieco Dinastio Song
Patro Lin Yuan
vdr

MazuMacu (en tradicia ĉina 媽祖 kaj en simpligita ĉina skribo 妈祖), literumita ankaŭ Matsu kaj Ma-tsu, estas la ĉina patrona diino kiu laŭdire protektas maristojn, kiaj fiŝkaptistojn. La adorado de Mazu ekis en la Dinastio Song. Mazu estas amplekse adorata en la marbordaj regionoj de Ĉinio, ĉefe en Ĝeĝjango, Fuĝjano, Gŭangdongo, kaj en Hajnano. Ŝi estas adorata ankaŭ en Tajvano kaj en aliaj lokoj en Orienta/Sudorienta Azio.

Statuo de Mazu en Kinmen Mazu Parko, Tajvano

Ŝia naskoloko estis Meizhou (湄州) en la kantono Putian (莆田縣), Fuĝiana Provinco.[1] Ŝi naskiĝis en la jaro 960.[1] Ŝia familio havis la familinomon Lin (林).[1] Ŝi havis la nomon Lin Moniang (en ĉina 林默娘). Ŝi mortis la 4an de Oktobro 987.[1] Post sia morto, ŝi estis rememorita kiel juna sinjorino en ruĝa robo, kiu vagos porĉiame surmare.[1]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Duyvendak 1938, 344.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search